Asocio de Junaj Informadikistoj AJI

Aniĝu



Bonvenon!!

Venu kunkrei la “Asocio de Junaj Informadikistoj”, aliĝu la kaj faru parton de la unua membraro plenumante la formularon. Ni decidos kiun kontribuon ni povas fari por la E-movado, kreos laborplanon, elektos la unuan estraron, skribos regularojn, ktp.

FAQ

Kial oni bezonas asocion?

Por pliprofesiigi la agadon rilate al informadiko en Esperantujo, por pli facile kapti monon por agado en tiu kampo tra subvencioj kaj donacoj, por trejnigi homojn pri informadiko, por instigi la uzadon de Esperanto en informadika medio, ktp.

Kial junularorganizo?

Unue oni devas kompreni kio estas junularorganizo. Nia organizo celas atingi junulojn, agadi por ke ili havu plenan rolon en nia socio. Nia asocio celas instigi junulojn kaj novulojn eniri en tiu medio. Tio ne signifas ke malpli novaj homoj ne povas partopreni: ĝuste la malo!! Ili devas helpi instigi la novulojn. Unu de la ĉefaj kialoj ankaŭ estas praktika, Ana Ribeiro kiu estas nia ĉefa antaŭeniganto estas junulino: ŝi aĝas 20 jaroj, kaj ŝi jam estis Komitatano B de TEJO - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Komisiito pri Scienca kaj Faka Agado en la sama organizo. Malgraŭ ke nuntempe ŝi estas estrarano en ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta, ŝi sentas sin mute pli komforta en la junulara medio. Estus stranga al ŝi eki plenkreskan organizon, ĉar ŝi ne havas sufiĉan sperton en plenkreska movado. Ŝi pensis pri starigi plenkreskan asocion, sed ŝi decidis starigi nun junularan organizon, ĉar ŝi sufiĉe konas tiun medion. La dua kialo estas eblecoj kaj apogoj: estas multaj plenkreskaj fakaj asocioj, kaj malmultaj junularaj (UEA havas pli ol 35 fakaj sesioj, TEJO havas 2). Estus pli verŝajne ke oni renkontu apogon por kreado de nova junulara asocio (etose, labore, mone, ktp) ol de plenkreska organizo. Tio ne signifas ke la Asocio malpermesas maljunulojn: Ni tutcerte diskutos kiu estos la rolo de maljunaj membroj je nia organizo. Ni esperas ke ĉiuj aliĝu (se vi ankoraŭ ne tion faris, faru tion nun: http://informadikistoj.org/). Tio ankaŭ ne signifos ke la Asocio de Informadikistoj neniam estos fondita. Ni apogas tiun ideon se iu volas antaŭenigi ĝin, ni tutcerte kunlaboros. Kaj eble kiam la antaŭenigantoj de tiu organizo iĝos plenkreskuloj, ni eble provos fondi tiun organizon.

Mi ne estas junulo, ĉu mi povus partopreni?

Vi rajtas plenumi la formularon, do tiel ni scios ke vi interesigas pri la agado, kaj kompreneble rajtos agadi por la Asocio.

Mi ne estas informadikisto, ĉu mi povus membriĝi?

Jes, se vi interesigas pri la agadkampo kaj/aŭ pensas ke viaj kapabloj povas helpi je la agado de la Asocio.

Aniĝu

Aniĝu al la asocio

* indicates required
/ / ( dd / mm / yyyy )